Strona:PL Adam Zakrzewski - Historja i stan obecny języka międzynarodowego esperanto.djvu/28

Z Wikiźródeł, wolnej biblioteki
Ta strona została uwierzytelniona.

publiczność sama o tych propozycjach wygłosi, sam przed końcem roku orzeknę o ostatecznej formie języka i zawiadomię, że język jest gotów“[1].

  1. «Mi scias tre bone, ke la verko de unu homo ne povas esti senerara, se tiu homo eĉ estus la plej genia kaj multe pli instruita ol mi. Tial mi ne donis ankoraŭ al mia lingvo la finan formon. Mi ne parolas: «jen la lingvo estas kreita kaj preta, tial mi volas, tia ĝi estu kaj tia ĝi restu!» ĉio bonigebla estos bonigata per la konsiloj de l’mondo.
    Mi ne volas esti kreinto de l’lingvo, mi volas nur esti iniciatoro.
    Tio ĉi estu ankaŭ respondo al tiuj amikoj de l’lingvo internacia, kiuj estas ne atendemaj kaj volus jam vidi librojn kaj gazetojn en la lingvo internacia, plenajn vortarojn k. c. Ne malfacile estus por mi kontentigi tiujn ĉi amikojn. Sed ili ne forgesu, ke tio ĉi estus danĝera por la afero mem, kiu estas tiel grava, ke estus nepardoneble faradi laŭ la propra decido de unu homo.
    Mi ne povas diri, ke la lingvo estas preta, ĝis ĝi estos trairinta la juĝon de l’publiko.
    Unu jaro ne estas eterno, kaj tamen tiu ĉi jaro estas tre grava por l’afero. Tiel ankaŭ mi ne povas fari iajn ŝanĝojn en